Per renesanctrombono (ankaŭ baroktrombono aŭ sakbuto) oni nun nomas la tipon de trombono kutiman ekde la 16-a ĝis 19-a jarcentoj. – Edke la dua duono de la 19-a jarcento ĝin forŝovis la moderna konstrutipo, komence en Germanujo kaj orienta Eŭropo kaj poste en Ameriko. En francaj kaj anglaj orkestroj la pli malnova konstrutipo sin tenis ĝis vaste en la 20-a jarcento.