Reschenpasejo (germane: Reschenpass [REŜNpas], itale: Resia [REsia]) estas montpasejo en Italio, apud la landlimo de Aŭstrio kaj Italio. Ĝi kunligas la federacian landon Tirolo ("norda Tirolo") kun la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo de Italio - historie kaj kulture ambaŭ partoj apartenas al sama regiono Tirolo. Laŭ aera distanco la plej proksima punkto de Svislando, la monto Piz Lad de Grizono, foras malpli ol 3 kilometrojn, kvankam la faktaj vojoj tien pro la monteca reliefo signife pli longas.