Roquebrune-sur-Argens (jen france, okcitane Ròcabruna d'Argenç) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Var, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur), iom okcidente de Fréjus kaj Saint-Raphaël, kaj la komunuma teritorio inkluzivas iom de la bordo de la Mediteraneo. Fine de 2022 en la komunumo vivis 15 006 loĝantoj.
La komunumo Roquebrune-sur-Argens povas retrorigardi al miljara historio. En la 11-a jarcento ĝi estis konstruita sub la latina nomo Rocca bruna (roko bruna), kiu rilatas al la roko, sur kiu ĝi estis konstruita.