Saarburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Trier-Saarburg | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Saarburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06581 | |||||
Poŝtkodo | 54439 | |||||
Aŭtomobila kodo | TR | |||||
Oficiala Municipokodo | 07235118 | |||||
Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteil) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Dixius | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Schloßberg 6 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 7597 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)49.6091666666676.5502777777778Koordinatoj: 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 159 m | |||||
Areo | 20,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.saarburg.de/ | |||||
Saarburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj krome ekde 2019 apartenas al - kaj estas la centro de - la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Antaŭe ĝi membris en pli malgranda komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg kaj same estis ties centro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 7 597 loĝantojn sur areo de 20,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 369 loĝantoj/km².
La urba nomo jam indikas ke Saarburg situas borde de la rivero Saar (Saro). La Burgo Saarburg estas ruino de altaĵburgo supre de la urbocentro. Ĝi apartenas al la plej malnovaj altaĵburgoj en la okcidento de Germanio.
La Kastelo Warsberg en Saarburg, staras samloke de la iama burgana domo („Burgmannenhaus“) de la familio von der Leyen el la 14-a jarcento. Ĝi estas malgranda enurba kastelo kaj historie estis la sidejo de la menciita familio. Nun ĝi gastigas la administrejon de la komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg-Kell.