La salglando aŭ saloglando estas organo por sekreciado de troa salo. Ĝi estas troviĝanta en elasmobrankuloj, marbirdoj, kaj kelkaj reptilioj. Ĉe ŝarkoj, saloglandoj estas troviĝantaj en la rektumo, sed ĉe birdoj kaj reptilioj, ili estas troviĝantaj en aŭ sur la kranio, en la areo de la okuloj, naztruoj aŭ buŝo. Ĉe krokodiloj, la salo estas sekreciita tra la lango.[1] Tiaj glandoj funkcias kiel aktiva transporto pere de natri-kalia pumpilo kiu movas salon de la sango en la glandon, kie ĝi povas esti sekreciata kiel densa solvo. Saloglandoj funkcias por konservi salbalancon, kaj permesas al maraj vertebruloj trinki marakvon.[2]