Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sardano

Grupoj dancante sardanojn en Barcelono.

La Sardano estas danco en grupo kaj en cirklo, kiu danceblas en Katalunio kaj Andoro. La partoprenantoj prenas sin el la manoj laŭ paroj, tio estas paroj de viro kun virino siadekstre, tio estas alterna modelo de viro-virino-viro-virino. Pri longeco (amplekso) de sardano, estas sardanoj de 7 kaj de 10 "tirades", kiu havas markatajn strukturojn de danceroj "curts" (kurtaj) kaj "llargs" (longaj).

Oni dancas tiun dancon je muziko ludata de cobla (ventobando de 12 instrumentoj ludataj de 11 muzikistoj, el kiuj 4 instrumentoj estas ĉu tipaj katalunaj ĉu tipaj katalunaj variantoj.

Ĉar oni dancas la sardanon kiel cirklo de dancantoj kiuj prenas sin per la levataj manoj, kelkaj sugestis ke temas pri tre antikva danco, ĉu devena de Antikva Grekio al iberoj, aŭ simile. Sed plej verŝajne estas ke devenas el Sardio kaj ke strukturiĝis nur fine de la 19a jarcento meze de la renaskiĝo de la kataluna kulturo, kies simbolo ĝi estas.


Previous Page Next Page






Sardana AZ Сардана BE Sardana Catalan Sardana Danish Sardana German Σαρδάνα Greek Sardana English Sardana Spanish Sardana EU Sardana Finnish

Responsive image

Responsive image