Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Sarvastivada aŭ Sarvāstivāda (en sanskrito kaj palia: Sabbatthivāda ĉine) estis unu el la skoloj de frua Budhismo establita ĉirkaŭ la regno de Aŝoko (3-a jarcento a.n.e.).[2] Ĝi estis partikulare konata kiel Abidarma tradicio, kun unika serio de sep Abidarmaj verkoj.[3]
La Sarvāstivād-anoj estis unu el la plej influaj budhismaj monaĥgrupoj, kiuj floris tra Norda Barato (speciale ĉe Kaŝmiro) kaj Centra Azio ĝis la 7-a jarcento.[2] La ortodoksa Kaŝmira branĉo de la skolo komponis la grandan enciklopedion Mahāvibhāṣa Śāstra ĉirkaŭ la epoko de la regado de Kaniŝka (ĉirkaŭ 127–150).[3] Pro tio, ortodoksaj Sarvāstivād-anoj kiuj subtenas la doktrinojn de Mahāvibhāṣa estis nomitaj Vaibhāṣika.[3]
Oni kredas, ke Sarvāstivād-anoj starigis la sekton de Mulasarvastivada same kiel la tradicio Sautrāntika, kvankam la rilato inter tiuj grupoj ne estis tute determinata.