Savendulino | |
---|---|
kliŝo • rolfako • narrative role | |
Informoj | |
La savendulino, aŭ persekutata junulino aŭ damo en danĝero aŭ simile, france demoiselle en détresse, angle damsel in distress, estas tipa rolulo en romanoj, arto, teatro, filmo, bildliteraturo, videoludoj ktp. Temas pri juna, bela virino, kiun minacas (eble forrabas) iu monstro aŭ maliculo kaj kiun savas vira heroo el la danĝero.
Hodiaŭ la kliŝa rolo estas ofte kritikata por esti malfeminisma. Modernaj uzoj de la rolo ofte montras savendulinon pli fortan, kiu povas savi sin mem.