Servico estas la nomo por diversaj ujoj, kiuj uziĝas por la konsumo de manĝaĵo - ĉefe teleroj, tasoj, glasoj kaj bovloj, foje ankaŭ ovingoj, pladoj, kruĉoj, kruĉetoj por lakto, sukerujoj kaj spicujoj. Servico povas konsisti el diversaj materialoj, sed plej kutimas porcelano, argilaĵo, plasto kaj vitro. La manĝilaro, do la iloj rekte bezonataj por erigo de la manĝaĵo kaj ĝia transporto al la buŝo, tradicie ĉefe tranĉiloj, forkoj, kuleroj aŭ laŭkulture haŝioj - ne apartenas al la servico.
Servico estas la kompleto de tiaj pormanĝaj ujoj por minimume kvar - kutime por pli da - personoj. Aparte de kompleta servico por varmaj manĝaĵoj, kutimiĝis specialaj servicoj por trinkado de kafo aŭ teo kaj duma manĝado de dolĉaj manĝaĵetoj, ekzemple kukoj. Tiaj kafaj aŭ teaj servicoj konsistas el pli etaj teleroj, tasoj kaj subtasoj (teleretoj sub la tasoj), el sukerujo, kruĉeto por lakto kaj teujo respektive kafujo.