Unu el la danaidinoj, la kvindek filinoj de Danao kiuj mortigis siajn edzojn dum la nupto-nokto. La urbeto Side (iom norde de la kabo Maleo, en Peloponezo) ricevis ĝian nomon el tiu rolulino[1].
Edzino de Oriono kaj patrino, kun li, de du filinoj, Metjoko kaj Menipo. La diino Hero ĵetis ŝin en Hadeson pro tio ke ŝi pretendis konkuri en beleco kun la diino[2].
Junulino kiu, por eviti la proponojn de sia patro, pendumis sin el arbo-branĉo ĝuste sur la tombejo de sia patrino. El ŝia sango, la gedioj spruĉigis granat-arbon. Ŝia patro estis transformita en milvo, birdo kiu laŭ la legendo neniam haltas sur la branĉoj de granat-arboj[6].