Sisalfibro estas fibro el la folioj de kelkaj agavoj, precipe de sisalo (Agave sisalana). Sisalfibroj estas relative novaj naturfibroj. Ilia uzo komencis nur en la 19a jarcento kaj atingis sian kulminon en la frua 20a jarcento. Malgrau la malkresko de ĝia uzado ĝi estas hodiaŭ la plej grava naturfibro de la mondo. La fibroj estas uzataj por fari ŝnuregojn por ŝipoj, fadenoj, tpiŝoj kaj multaj aliaj produktoj, ekzemple pleniga materialo por matracoj. ; krome altvaloraj sagoceldiskoj konsistas ĉefe el sisalfibroj. Por tekstilaj fibroj la material ne taŭgas.
Krom la ĉefe uzataj fibroj de la sisalo-agavo ankaŭ estas uzataj fibroj de Agave letonae, Agave funkiana kaj Agave lecheguilla. Ili signife malpli etas uzataj ol la hibrida kultivaro H.11648. Sisalo ne estas farata el Agave fourcroydes, kied fibroj nomiĝas henekeno kaj kantalo, t.e. fibroj de Agave cantala kaj Agave americana.