Sklavo-Marbordo | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
historia regiono [+] | ||||
Landoj | Togolando, Benino, Niĝerio | |||
- koordinatoj | 6° 25′ 48″ N, 2° 55′ 48″ O (mapo)6.432.93Koordinatoj: 6° 25′ 48″ N, 2° 55′ 48″ O (mapo) | |||
|
||||
Sklavo-Marbordo | ||||
Vikimedia Komunejo: Slave Coast [+] | ||||
La Sklavo-Marbordo aŭ ankaŭ Diego Cao (nomata laŭ portugala malkovrinto) estas la historia nomo de la marbordo de Togolando, Benino kaj okcidenta Niĝerio. La Sklavo-Marbordo situas je la Gvinea Golfo, ĉe la Golfo de Benino, kaj longas proksimume 450 kilometrojn. En la antaŭkoloniisma epoko ĝi estis unu el la plej dense loĝataj regionoj de Afriko. La havenoj ĉe la Sklavo-Marbordo estis ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj gravaj centroj de la sklavokomerco.