Slovio | |
konstruita lingvo • planlingvo • tut-slava planlingvo | |
---|---|
Parolantoj | 10–15 (2 006)[1] |
Skribo | latina kaj cirila |
Kreinto | Mark Hučko |
Dato | 1999 |
Lingvistika klasifiko | |
Konstruita lingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | art |
ISO 639-3 | sen valoro |
SIL | - |
Angla nomo | Slovio |
Franca nomo | slovio |
Slovio estas internacia helplingvo kreita de sciencisto kaj lingvisto Mark Hučko por helpi slavajn parolantojn interparoli, tamen la propagando de Slovio legebla en la TTT-ejo prezentas ĝin kiel lingvon kiu superas Esperanton ĉar ĝi estus tuj komprenebla de ĉiuj eŭropanoj, kiuj parolas iun de la slavaj lingvoj. La gramatiko de Slovio estas simila al Esperanto, sed la vortaro devenas el la plej konataj slavaj vortoj. Laŭ Hučko, Slovio estas komprenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo. La nomo, Slovio, devenas de la praslava vorto slovo, kiu signifas vorto-n.
Je majo, 2002, la vortaro de Slovio enhavas ĉirkaŭ 1700 radikojn. Ekde 2011 la lingvoprojekto estas neaktiva.