Spatelo | |
---|---|
Spatelo | |
Klasifiko | konstrua instrumentaro |
Uzata por | ŝmirado de gluaj substancoj sur faco |
Spatelo aŭ sinonime laŭ NPIV truleto estas ilo por miksi kaj sterni duonlikvajn substancojn aŭ meti farbojn sur paletron. La nomo venas de la latina spatula diminutivo de „spatha“= glavo. Spatelo estas ofta ilo en laboratorioj de kemio kaj medicino .
Laŭ Francisko Azorín spatelo estas Trulelo, ŝpateto uzata de pentristoj k. multaj aliaj metiistoj, por miksi aŭ sterni substancojn.[1] Li indikas etimologion el la greka spathe, el spao (fosi, treni, eltiri), kaj de tie la latina spathula.[2]
Ĝi ofte konsistas el ebena labora faco kaj fusto.Ĝi konsistas el ebena labora faco kaj fusto. Spateloj estadas de diversaj larĝoj — de ĉirkaŭ 10 mm ĝis ĉirkaŭ 500 mm.