Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn. Kelkaj specioj de sterkoskaraboj povas enterigi fekaĵojn de 250 fojojn sia propra maso en unu nokto.[1]
Multaj sterkoskaraboj, konataj kiel ruliguloj, ruligas fekaĵojn en buloj, kiuj estos poste uzataj kiel manĝofonto aŭ reproduktejoj. Aliaj, konataj kiel tuneluloj, enterigas la fekaĵojn tie kie ili trovas ilin. Tria grupo, la fosistoj, nek ruligas nek tunelas: ili simple vivas en la fekaĵo. Ili estas ofte altiritaj de la fekaĵoj kolektitaj de kuniklostrigoj. Estas specioj de sterkoskaraboj de diferencaj koloroj kaj grandoj, kaj kelkaj funkciaj trajtoj kiel la korpomaso (aŭ biomaso) kaj gambolongo povas havi altajn nivelojn de varieblo.[2]
Ĉiuj specioj apartenas al la superfamilio "Scarabaeoidea", plej el ili al la subfamilioj "Scarabaeinae" (Skarabenoj) kaj "Aphodiinae"" (Afodienoj) de la familio "Scarabaeidae" (Skarabedoj aŭ skaraboj). Ĉar plej specioj de Skarabenoj manĝas nur fekaĵojn, tiu subfamilio estas ofte kromnomita veraj sterkoskaraboj. Estas fekomanĝantaj skaraboj kiuj apartenas al aliaj familioj, kiel la "Geotrupidae" (Geotrupedoj aŭ terboraj sterkoskaraboj). Nur la Skarabenoj jam enhavas pli ol 5,000 speciojn.[3]
La noktema afrika sterkoskarabo Scarabaeus satyrus estas unu el la malmultaj konataj senvertebruloj kiuj navigas kaj orientigas sin pere de la Lakta Vojo.[4][5]