Imperiestro Suinin, japane 垂仁天皇, en latinliterigo laŭ la Hepburn-sistemo Suinin-tennō; ankaŭ konata kiel Ikumeiribikoisachi no Mikoto; estis la 3-a filo de Imperiestro Sujin kaj la 11-a imperiestro de Japanio,[1] laŭ la tradicia ordo de regantoj.[2]
Neniuj firmaj datoj povas esti atribuitaj al la imperiestra vivo aŭ regado, sed li estas konvencie konsiderata esti reĝinta de la jaro 29 antaŭ nia erao ĝis 70 de nia erao.[3] Kaj filino Suinin Yamatohime-no-mikoto konstruktis Ise-Sanktejo la jaro -4.
Laŭ Koĝiki, imperiestro Suinin postulis de la nobela subulo Tajima-mori venigi tokijiku-no-kagu-no-konomi (登岐士玖能迦玖能木實, speco de oranĝo) el la eterna lando. Ĉirkaŭ 10 jarojn poste, kiam la subulo portis ilin al Japanio, Suinin jam mortis. Tajima-mori plendadis, ĉar li ne povis realigi sian mision kaj memmortigis sin.[4] Tradicie, Tajima-mori estas konsiderata kami (spirito aŭ sankta patrono) de la faristoj de japanaj dolĉaĵoj kaj estas apoteozata ĉe Sanktejo Nakaŝima (alilingve).