Superpunkto estas diakrito (supersigno) en formo de punkto metita super la koncerna baza litero, ekz‑e en la diakritaĵoj ‹ė› ‹ż›.
Oni povas paroli (kaj efektive parolas) pri la superpunkto de ‹i› kaj ‹j›, tamen oni kutime ne agnoskas ilin diakritoj, supozeble tial, ke en la baza alfabeto angla-latina ĝi neniel modifas la signifon de tiuj literoj (mankas kontrasta diakritaĵo). Tamen tia statuso evidentas en la turkaj ‹İ›, ‹i›, kontraŭmetitaj al la senpunktaj ‹I›, ‹ı›.
En Esperanto superpunkto diferencigas ‹j› disde ‹ĵ›; en la franca simile ‹i› kontrastas kun ‹î›, ‹ï›; sed oni kutime ignoras tion.