Surfotabulo estas akvorezista, naĝkapabla tabulo, servanta kiel sportilo por „rajdi” sur la maraj ondoj.
Ekzistas diversaj tipoj por la ondorajdado. La tabulo, uzata por ventosurfado aŭ tabulvelado estas pli granda kaj havas velon sur masto.
Ĉiu surfotabulo estas ekipita per stabiligilo, kiu troveblas ĉe la mezo de la poŭpo (malantaŭa parto). Ĉe la ventosurfotabuloj troviĝas ĝenerale 3 fiksaj stabiligiloj, ĉe la klasoj de Longboard kaj Formula eĉ movebla speco de stabiligilo proksime al la mezo.
La grandeco de la tabulo estas mezurita en futo kaj colo, la volumeno ĉe ventosurfotabuloj en litroj.