Svato estas propono pri edziĝo aŭ edziniĝo, aŭ pli konkrete evento en kiu unu persono en intima interrilato petas la alian akcepti edziĝon respektive edziniĝon. Se la alia persono akceptas la proponon, por ambaŭ komenciĝas la periodo de fianĉeco. La evento ofte havas ceremonian kvaliton, kelkfoje implikante la prezenton de ringo.
En anglalingvaj kaj aliaj okcidentaj landoj estas tradicia kutimo ke la viro genuflekse malaltiĝas antaŭ la virino dum li esprimas la proponon. Kelkfoje la propono celas esti surprizo. Se la virino akceptas la proponon, ŝi parole esprimas la konsenton al la viro kaj, se ŝi ricevis ringon, kutime portos la ringon dum la tempo ĝis la geedziĝo. Akcepto de la propono ne estas deviga en la okcidenta kulturo.
La averaĝa daŭro de fianĉeco varias konsiderinde inter la kulturoj kaj kutimaroj de diversaj mondopartoj. Por la geedzeco mem la geedoj interŝanĝas geedziĝaj ringoj inter ili.