TSMC

TSMC
publika kompanio • entrepreno • organizaĵo vd
Dum 21-a de februaro 1987 - nekonata/nuntempe
Jura formo 股份有限公司
Fondintoj Morris Chang vd
Sidejo Hsinchu Science Park
Lando Tajvano
Dungitoj 65 152 (stato: 31-a de decembro 2021)
Agokampo ĉefprocesoro • semiconductor device fabrication
ISIN-kodo US8740391003
filiaj kompanioj Taiwan Semiconductor Manufacturing Company (China) • Taiwan Semiconductor Manufacturing (United States) vd
Posedataj kompanioj Systems on Silicon Manufacturing Company Pte. Ltd. vd
TTT Oficiala retejo
vdr

TSMC kaj ĝia plena nomo Taiwan Semiconductor Manufacturing Company, Limited (mandarene :台灣積體電路通记公司), ankaŭ konata kiel Taiwan Semiconductor, estas la plej granda ic- kaj procesor-produktanta entrepreno en la mondo. La ĉefsidejo de la firmao estas en la industria kaj scienca parko en Hsinĉu, Tajvano.

Laŭ taksoj, en 2021 la kompanio respondecis pri la produktado de 92% de la plej altnivelaj siliciaj blatoj uzataj de la elektronika industrio tra la mondo, kaj pri ĉirkaŭ 60% de la produktado de la malpli altnivelaj mikroregiloj. Oni taksas, ke laŭ teknologio kaj scio, la kompanio gvidas siajn konkurantojn je ĉirkaŭ dek jaroj [1]. La granda domineco de la firmao en la tutmonda merkato de siliciaj blatoj kaj la dependeco de aliaj firmaoj en la mondo sur ĝia produktadkapacito, alportis registarojn en Usono, Ĉinio kaj Eŭropo por investi en la produktado de procesoroj en ilia teritorio [2]. Dum la jaro 2021, la firmao duobligis sian valoron de 286 miliardoj da dolaroj ĝis pli ol 644 miliardoj da dolaroj.

  1. "The most dangerous place on Earth", The Economist.
  2. Yang Jie, Stephanie Yang and Asa Fitch, "The World Relies on One Chip Maker in Taiwan, Leaving Everyone Vulnerable", Wall Street Journal, June 19 2021

TSMC

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne