Taarof

La taarof (en la persa تعارف) estas kompleksa sistemo de neskribitaj ĝentileco-reguloj en la kulturo de Irano, kiuj regas la rilatojn inter homoj. Temas pri kodoj rilataj al agoj kaj esprimoj faritaj en taŭga maniero por ajna okazo, vera rito kiu kovras multajn aspektojn de la ĉiutaga vivo.[1][2][3]

Fari ta'arof en kontakto kun gastoj signifas dediĉi ĉiun eblan atenton al ili kaj proponi al ili ĉion, kion vi povas proponi. Tio okazas ĉe la tablo, samkiel en aliaj okazoj, foje ankaŭ proponante valorajn varojn, de kiuj vi vere ne deziras senigi vin. La ta'arof havas altan simbolan valoron. Aliflanke la gasto scias ke li rifuzu iun ajn proponon almenaŭ tri fojojn, ĝis li ne plu povas cedi al la sincera insistado de sia interparolanto.[4][5]

La sama okazas en butikoj, en bazaro kaj surstrate, kiam komercistoj kaj taksiistoj, ĉe la momento de pago ŝajnigas ne akceptemi la monon. Tio ĉi ne estas vera rifuzo, sed ta'arof, al kiu vi devas respondi per insistado.[6]

  1. فرهنگ شناسی(Scias la kulturo). Arkivita el la originalo je 2013-08-20. Alirita 2017-05-31 .
  2. la arto de taarof. Arkivita el la originalo je 2014-03-04. Alirita 2017-05-31 .
  3. Taarof (Persa)
  4. Irana Kulturo Taarof
  5. Taarof en Malferma Demokratio
  6. La Taarof Projekto

Taarof

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne