La talvego (el la germana Tal, "valo" kaj Weg, "vojo") estas la linio, kiu ligas la plej malaltajn punktojn de ĉiuj traversprofiloj laŭlonge de rivero, kanalo aŭ valo. En valoj sen akvoetendejo ĝi estas identa kun la "akvokolekta linio" kaj ofte ĝi estas ankaŭ uzata de vojoj.
La situo de tiu linio en akvoetendejoj ne estas fiksa, ĉar ŝanĝiĝantaj akvoniveloj kaj sedimentoj kaŭzas variadojn kaj translokiĝojn de la riverujo kaj la situo de la talvego. La talvego pendolas tien kaj reen inter la du riverbordoj, tiel ke ĝia situo ordinare ne kongruas kun la mezlinio kaj plej ofte ankaŭ ne kun la flulinio. Depende de la deflukonduto kaj la akvoetendeja grundo ĝi je forkiĝantaj akvoetendejoj (insuloj) ne ĉiukaze laŭiras en la plej larĝa riverobranĉo, sed tie, kie la fluo la riverujon plej profunde eroziis. La situon de la talvego oni konstatas per sondadoj kaj prezentas en mezurprotokoloj kaj mapoj.
Se riveron laŭiras politika limo, oni ordinare en limtraktatoj uzas la talvegon kiel limlinion; tiel ankaŭ la aparteno de insuloj povas esti ordigita sen miskomprenebloj. Ĉar la talvego estas submetita al daŭraj ŝanĝiĝoj, necesas limmezuradoj en regulaj distancoj. Tiujn ordinare ambaŭ najbaraj ŝtatoj faras en komunaj procedoj kaj ambaŭ fiksas la rezulton en interŝtataj konsentoj kaj protokoloj.