Tchibo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
negoco • café chain vd | |||||
Dum | 15-a de marto 1949 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | ||||
Fondintoj | Max Herz • Carl Tchilinghiryan vd | ||||
Sidejo | Hamburgo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Dungitoj | 12 000 (stato: 2015) | ||||
Agokampo | kafo | ||||
Partoprenanta | Tchibo Mobil vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Tchibo estas germana entreprenaro de vendistoj de kafo kaj kafejoj konata pro sia gamo de nekafaj produktoj.[1] Tiuj estas jenaj: vestoj, meblaro, hejmaĵoj, elektroniko kaj elektraj aparatoj. En Germanio, la moto de Tchibo estas "Ĉiun semajnon, novan mondon" (en germana: Jede Woche eine neue Welt).[2] Tchibo poste etendis sian produktaron por vendi servojn kiel vojaĝoj, asekuroj, kaj poŝtelefonoj.
Havante 1000 vendejojn, Tchibo estas unu el la plej grandaj vendoĉenoj de Germanio. La kompanio havas sidejon en Hamburgo. Kafo de Tchibo estis vendita en superbazaroj kaj aliaj pli malgrandaj vendejoj en Usono, Kanado, Ĉeĥio, Saudarabio, Slovakio, Slovenio, Bulgario, Rumanio, Turkio, Hungario, Ukrainio, Sirio, Israelo, Jordanio, Rusio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Pollando, Irlando, Unuiĝinta Reĝlando, Svisio, Liĥtenstejno kaj Libano. Ĝi estas vendata ankaŭ rete.