Temmu (japane 天武天皇, Temmu-tennō; naskiĝis ĉ. 631 - mortis la 1-an de oktobro 686) estis laŭ tradicia rakonto, la 40-a imperiestro de Japanio. Li regis de 672 ĝis 686 en Asuka-kyō, Jamato en Asuka-epoko. Lia propra nomo estis Princo Ōama (japane 大海人皇子, Ōama no miko).
Li estis la dia filo de imperiestro Jomei (593–641, regis 629–641) kaj imperiestrino Kōgyoku (regis 642–645) kaj pli juna frato de Tenji (regis 668–671). Lia imperiestrino Jitō estis filino de imperiestro Tenji, lia frato kaj tiel lia nevino.
En la Jinŝin-milito de 672, Temmu akiris la imperiestran titolon de la imperiestro Kōbun (regis de 671) kaj regis la imperion el sia Kiyomihara-palaco.
Kiel imperiestro, li reformis la jursistemon laŭ ĉina ekzemplo. En lia regada tempo okazis la reformo de la kabane-rangoj por nobeloj, kiam en 684 reduktiĝis la nombro de la rangoj de 24 al 8.