Temse | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
kirko Nia Sinjorino
| |||
municipo en Belgio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Orienta Flandrio | ||
Poŝtkodo | 9140 | ||
Telefonkodo | 03 | ||
Kodo laŭ NIS | 46025 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 194 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 668 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo)51.1261111111114.2133333333333Koordinatoj: 51° 8′ N, 4° 13′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 40,13 km² (4 013 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Temse [+] | |||
Temse (nederlande, proksimuma prononco [TEMse]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 29 194 loĝantojn.
Temse situas ĉe la rivero Skeldo, kaj estas konata pro la plej longa ponto de Belgio (365m) kaj la "Boelwerf", la iama ŝipkonstruejo.
Ekde 1977, la municipoj Steendorp, Tielrode kaj Elversele apartenas al Temse.
La nomo Temse devenas de la Galo-Romia Tamisiacum / Tamasiacum. La sankta patrono de Temse estas Sankta Amelbergo, kiu fondis tie la unuan paroĥejon ĉirkaŭ la jaro 770. Ĝi estas la plej malnova paroĥejo de la regiono Waasland.
|