Tibetologio aŭ tibetistiko estas scienco okupiĝanta pri la studado de la kulturo de Tibeto. La fondinto de tiu, por kelkaj fakuloj, estis la hungara lingvisto, Sándor Kőrösi Csoma (1784-1842), sed jam ekzistis aliaj prauloj. La fako konsideriĝas parto de la scienco Orientalistiko.
La tibetologio rilatas la studon de aspektoj parencaj al Tibeto, kiel ekzemple la Historio de Tibeto, la Tibeta budhismo, la tibeta lingvo, la politiko kaj la tibetaj temoj de historia, kultura kaj religia signifoj.