![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kaŝtana bekardo (Pachyramphus castaneus)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
![]() Arealo de familio Titiredoj
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Titiredoj (Tityridae) estas familio de paseroformaj birdoj el neotropisaj arbaroj. Ĝi estas definita en la 19-a jarcento kaj poste plurfoje reklasita. Nun ĝi enhavas enhavas 46 speciojn en 11 genroj, multaj el kiuj antaŭe estis apartenigitaj al familioj Tyrannidae, Pipridae kaj Cotingidae, sed ĝis nun ĝia sistematiko ne estas stabila (vidu sekcion pri taksonomio). Kutima nomo por familio ankoraŭ ne estas decidita, do oni simple nomas ĝin "titiroj kaj aliaj".
Laŭ nuna klasado, al la familio apartenas malgrandaj kaj mezgrandaj birdoj. La plej malgranda specio estas flavagorĝa kotingeto (Iodopleura pipra), averaĝe 9.5 cm longa kaj 10 g peza, kaj la plej granda maska titiro (Tityra semifasciata), kiu longas ĉirkaŭ 24 cm kaj pezas averaĝe 88 g.[1][2] Plejparto de la familianoj havas relative mallongajn vostojn kaj grandajn kapojn.