Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Tlakskalanoj

Tlakskalanoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La TlakskalanojTlakskaltekoj (laŭ la hispanlingva termino) estis antikva popolo setlita en kio nuntempe estas la ŝtato Tlaxcala, Meksiko.

En la 14a kaj 15a jarcentoj, Tlakskala floris kiel grava senjorlando integrita de 21 malgrandaj urbo-ŝtatoj. Krome, ĝi estis unu el la malmultaj popoloj kiujn la azteka imperio neniam sukcesis submetigi totale.

Je la alveno de la hispanoj, ili unuiĝis al tiuj por povi venki super la azteka imperio, kiu sieĝis konstante la altépetl de Tlakskala. Ties alianco kun la hispanoj por la konkero de Tenoĉtitlano faris la tlakskalanojn la ĉefaj aliancanoj de la konkistadoroj, kaj ili akompanis ilin en la plej parto de militkampanjoj faritaj por konkeri diversajn popolojn, tra tre diversaj regionoj de Mezameriko kaj Aridameriko, pro kio ili ĉiam havis bonajn rilatojn kun la hispana krono. Pro tiu bona rilato kun la hispanaj kolonoj, la Tlakskalanoj ĝuis privilegiojn kaj partoprenis amplekse en la setlado de variaj komunumoj en la nordorienteo de Nova Hispanio.


Previous Page Next Page






Tlaxcalteke AF Tlaxcalteques Catalan Tlaxcalteken German Tlaxcaltec English Pueblo tlaxcalteca Spanish Tlaxkalteka EU Tlaxcalteekit Finnish Tlaxcaltèques French Tlaxcalteca Croatian Tlaxcaltec ID

Responsive image

Responsive image