Togdheer (somale Togdheer) estas administra regiono en nordokcidenta Somalio. Ties ĉefurbo estas Burco (Burao). Ĝi limas kun Etiopio kaj la somaliaj regionoj de Woqooyi Galbeed, Sanaag kaj Sool. Togdheer estas unu de la ses regionoj de la memproklamita, sed internacie neagnoskita Respubliko de Somalilando (la teritorio de la tiama Brita Somalilando) en norda Somalio. La nomo de la regiono devenas el la rivero Togdheer. La Regiona Parolanto estas Abdi Hussen Dheere kaj la Vicparolanto estas Guled Dahir Samatar.