La termino transcendentalo, uzita unuafojon de Skolastikismo kaj aparte de Tomaso de Akvino, intencis signifi referencon al tio kio estas ekstreme universala. Tomaso ĝin aplikadis al tiuj konceptoj kiuj havas sian universalecon, kiel ekzemple vero kaj bono: tiuj, unuagrade de universaleco, referencas konkrete al ĉiuj homaj estuloj, sed se teorie ellaboritaj de la intelekto kaj volo de perfektulo kiel Dio, ili akiras, metafore dirite, “superan universalecon” esprimeblan, ĝuste, per la termino “transcdentalo”.