Tiu ĉi artikolo temas pri la regiono en Hungarujo; en Vieno, la termino "Transdanubio" celas la distriktojn Floridsdorf kaj Donaustadt, kiuj situas ĉe la maldekstra flanko de Danubo |
Transdanubio estas geografia regiono en Hungario, entenanta ĉirkaŭ 45 % de Hungario. Ĝin limas norde kaj oriente la Danubo, sude la Drava kaj Mura, okcidente la orienta Antaŭalpio. Ĝia areo estas 38 000 km² kaj loĝas tie ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj – sen loĝantaro de la ĉefurba departemento Peŝt.)
Ĝi estas ne unueca el geologia kaj ekonomigeografia vidpunktoj. Ĝin traplektas montoj, montaroj, valoj.