La Tristan-akordo estas akordo, kiun Richard Wagner uzis „gvidmotive“ en sia muzikdramo „Tristan und Isolde“, unuafoje prezentata en 1865. Ĝi aperas je la komenco de la verko en la dua takto de la antaŭludo (kiun Wagner nomis „enkonduko“) en la violonĉeloj kaj lignobloviloj; la ludinstrukcio tekstas: „langsam und schmachtend“ [malrapide kaj sopirege].
La akordo sin evitas pro sia harmonia malklareco ĝis nun al simpla resp. ĝenerale akceptita interpretado. Ĉiam denove okazis tre malsamaj provoj, interpreti ĝin funkciharmonie. Ĝia plursignifo krome estas tipa por la eksterordinare kromata kaj tonale malkonstanta harmoniaro de la tonmetaĵo en Tristan kaj Isolde, en kiu la svisa muziksciencisto Ernst Kurth ekkonis "krizon" de la romantisma harmoniaro.[1]