Tropano | |||
Plata kemia strukturo de la Tropano | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Tropano | |||
Tropano estas nature trovata en la plantoj de la familio de la Solanacoj | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 529-17-9 | ||
ChemSpider kodo | 553556 | ||
PubChem-kodo | 637986 | ||
Merck Index | 15,9956 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||
Molmaso | 125,211 g·mol-1 | ||
Denseco | 0,926g cm−3 | ||
Fandpunkto | 163°C | ||
Refrakta indico | 1,488 | ||
Ekflama temperaturo | 42,2 °C | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 30 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R23 | ||
Sekureco | S2 S7 S15 S24 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tropano aŭ C8H15N estas grava klaso da naturaj alkaloidoj kiu estas trovataj en plantoj de la tuta mondo. Ĉi-kombinaĵoj povas elmontri signifajn biologiajn aktivecojn kaj estas inter la plej antikvaj konataj medikamentoj. En la komenco de la 19-a jarcento, tropanoj estis izolitaj, karakterizitaj, priskribitaj kaj sintezitaj far notindaj kemiaj esploristoj.
Iliaj signifoplenaj biologiaj aktivecoj postulis pezajn esplorojn por ilia sintezado kaj klarigo pri ilia farmakologia aktiveco kaj en la akademioj kaj en industrioj. La tropanaj alkaloidoj estas ekstraktataj el pluraj plantoj de la familio de la Solanacoj, tia kia la mortiga Atropa belladona. Tropano estas ducikla komponaĵo formita per la kondensiĝo de iu pirolidina antaŭaĵo (la ornitino) kaj tri karbonatomoj derivitaj el la acetato. Kaj pirolidino- kaj piperidino- ringoj povas distingiĝi en la molekulo. La 3-hidroksa derivaĵo de la tropano estas konata kiel tropino.
Ĝia esterigo kun (-) tropinata acido produktas skopolaminon, kiu siavice povas racemiĝi al atropino. La tropanaj alkaloidoj, tiaj kiaj atropino kaj skopolamino, havas medicinajn uzojn pro iliaj biologiaj aktivecoj. La atropino reduktas la rigidecon dum la traktado de la Parkinsona malsano kaj estas uzata kiel antidoto kontraŭ venenado per simpato-mimetikaj drogoj tiaj kiaj nervo-gasoj kaj organo-fosforaj insekticidoj.