Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Trubendo

Trubendo estas datenporta bendo, konsistanta el papero, plasto aŭ metala-plasta lameno kaj kiu entenas informojn per enpinĉitaj truoj.

8-kanala trubendo kun „Hangman“-programo en Basic
5-kanala trubendo laŭ Baudot-kodo

Oni uzis jam trubendojn en la 18-a jarcento por direktado de teksiloj. Tiam la "trubendoj" konsistis el ligno, sed eĉ hodiaŭ ekzistas kaj uzatas similaj el metalo ĉe tartan-teksiloj.

La trubendoj servas ekde mezo de la 19-a jarcento por rezervo de datenoj. Oni uzis ilin tiutempe por datentransigo per telegrafoj (Wheatstone-trubenda kodo).

La ankoraŭ hodiaŭ ekzistantaj trubendoj estas uzataj por teleskribiloj kaj komputiloj aŭ numer-direktitaj maŝinoj.

La trubendo estis la antaŭulo de la trukarto (1890), uzata por popolnombrado.

La stancoaparato ĉe teleskribilo trupinĉis 6 2/3 po sekundoj. Novaj stancoaparatoj kapablas pinĉi 150 signojn je sekundo.


Previous Page Next Page