Umbro | ||
---|---|---|
negoco • sporting goods manufacturer vd | ||
Dum | 1920 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Sidejo | Manĉestro | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agokampo | futbala uniformo • rugby union kit | |
TTT | Oficiala retejo | |
Umbro estas fabrikisto de sportaj vestaĵoj, ŝuoj, kaj futbala ekipaĵo precipe, fondita en 1924 en Anglio . La ĉefaj oficejoj de la firmao estas en la urbo Cheadle en Anglio kaj la agadoj de la firmao estas internaciaj [1].
Umbro dezajnas, produktas kaj surmerkatigas futbalan ekipaĵon kaj uniformojn por profesiaj teamoj. Ĝiaj produktoj estas venditaj en pli ol 90 landoj tra la mondo. Ekde 2012 la firmao estas posedata de la usona korporacio Iconix Brand Group [2].
Umbro funkcias kiel la oficiala vesta firmao de la futbalaj kluboj Everton FC, Bournemouth kaj West Ham United de la F.A. Supra Ligo, 1. FC Nürnberg, Schalke 04 kaj Werder Bremen de la Bundesliga kaj aliaj altrangaj kluboj ĉie en Eŭropo, same kiel de pluraj privataj sportteamoj kaj ankaŭ funkcias kiel sponsoro de pluraj naciaj teamoj .