Valdearenas [baldeaREnas] ("valo de sabloj") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 91 loĝantoj sur areo de 15,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5,9 loĝantoj/km².
En la 20-a jarcento la loĝantaro fluktuis laŭ la okazaĵoj de la zono. Se en 1900 ĝi havis fakte 558 loĝantojn, en 1930 ĝi estis malpliiĝanta al 440 loĝantoj. La Enlanda Milito, kiu akre suferigis la zonon meze de la fronto de Guadalajara, okazigis la fakton ke en la Censo de 1940 oni registris nur 243 loĝantojn, malpli ol la duono de la loĝantaro de antaŭ dek jaroj. En la venontaj jardekoj pluis la senloĝigo de la municipo, cense en 1970 nur 170 loĝantojn. El tiu dato okazis malgranda rekupero kaj en la censo de 2000 estis 209 loĝantoj ("Series históricas de población 1901/1991" Fonto: INE).