Vectrex | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
modelo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Vectrex estas vektor-baza persona videoludilo – la sola iam desegnita kaj publikigita por la hejma merkato, kiu estis evoluigita de Smith Engineering kaj fabrikita kaj vendata de General Consumer Electronics. Ĝi estis unue komercigita por la merkato de Nordameriko ekde oktobro 1982, kaj poste en Eŭropo kaj Japanio en 1983. Origine produktita de General Consumer Electronics (GCE), ĝi poste estis licencita al Milton Bradley post la akiro de la kompanio fare de GCE. Bandai publikigis la sistemon en Japanio.
Vectrex, kontraste al aliaj videoludaj sistemoj de la tempo, ne bezonis esti konektita al televidilo. Ĝi havis integritan (vertikale orientitan) unukoloran CRT-ekranon. Dismetebla, kabla regilo povis esti faldita en la malsupran bazon de la maŝino. Opciaj flankaparataro inkludis paron da 3D-glasoj konataj kiel "3D Imager" kaj lumplumo por desegni rekte sur la ekrano. Videoludo inspirita de Asteroids, Mine Storm, estis enkonstruita en la sistemon.
La videoludilo estis konceptita de John Ross, de Smith Engineering, fine de 1980 kiel portebla maŝino nomita "Mini Arcade". Dum la evoluo progresis, ĝi transformiĝis en hejman sistemon fabrikitan de General Consumer Electronics. Fortaj komencaj vendoj kaŭzis ke General Consumer Electronics estis akirita de Milton Bradley. Tamen, nur kelkajn monatojn poste, la Vectrex fariĝis viktimo de la videoluda kraŝo de 1983 kaj estis nuligita komence de 1984.
Malgraŭ sia komerca fiasko, la Vectrex estis laŭdita pro sia programar-biblioteko, unikaj grafikaj kapabloj, kaj enkonstruita ekrano. Pluraj publikaĵoj laŭdis ĝin kiel unu el la plej bonaj videoludiloj disponeblaj tiutempe. La Vectrex estis cetere la unua maŝino, kiu havis 3D-bazan flankaparaton.[1] Kolora portebla versio de la Vectrex estis konceptita fine de la 1980-aj jaroj, sed ĝi neniam aperis pro sia produktokosto kaj pro la sukceso de la Game Boy de Nintendo.