Venusfiguro, ankaŭ Venusaĵo aŭ pli simple Venuso estas statueto ĉefe de Supra Paleolitiko reprezentanta figuron de virino.[1] Krome ankaŭ kelkaj figuroj kiuj montras virojn aŭ figuroj de necertaj seksoj,[2] kaj kelkaj reliefaj aŭ gravuritaj sur roko aŭ ŝtonoj estas ofte studataj kune.[3]
Plej el ili havas malgrandajn kapojn, ampleksajn taliojn, kaj krurojn kiuj kuniĝas ie. Variaj figuroj troigas la ventron, taliojn, brustojn (mamojn), femurojn aŭ vulvojn, kvankam multaj ne. Tio pensigis pri la ebla uzado de tiaj figuroj. Kontraste, brakoj kaj piedoj estas ofte forestaj, kaj la kapo estas kutime malgranda kaj senvizaĝa. Male reprezento de harfrizado povas esti detala, kaj ĉefe en ekzemploj el Siberio, same kiel povas esti indikitaj ankaŭ vestoj aŭ tatuaĵoj.[4]