Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Vitspeco

Vitspeco (aŭ vinberspeco) estas tipo de vito karakterizata per propraj apartaĵoj, kiuj fizike vidiĝas: la formo de folioj kaj de grapoloj, la koloro de la maturaj vinberoj, la konsisto de la vinberoj, ktp.

Laŭ botaniko la vitspecoj estas rasoj, tio estas varioj konsistantaj el genetike malsamaj individuoj kun proksima karaktero. La vitspecoj ne estas varioj de vito[1].

Inter la diversaj vitspecoj distingeblas vinaj vitspecoj, por la produktado de vino, la manĝeblaj vitspecoj, por la produktado de manĝebla uvo kaj la baztrunkaj vitspecoj, por konsistigi la radikan parton rezistantan kontraŭ filoksero, por greftaĵo. Tamen okazas vinproduktado per manĝebla uvo kaj inverse manĝado de vina uvo. Ekzemple, ĉaselaso estas manĝebla uvo en Moissac[2]sed estas ankaŭ uzata por produkti vinon en Svislando kaj en la kantono Evian.

En la mondo estas ĉirkaŭ 9 500 kultivataj vitspecoj, kiuj estas ofte konataj per multaj nomoj. La studado kaj la priskribo de la vitspecoj kaj de ties karakterizaĵoj nomigas ampelografio (de la greka ἄμπελος, la vito).

  1. Alain Reynier, Manuel de viticulture Tec&Doc, 9-a édition, 2003, paĝo, (ISBN 2-7430-0626-9)
  2. Fiche INAO Chasselas de Moissac

Previous Page Next Page






Rebsorte ALS Varietat vinífera Catalan Druesorter Danish Rebsorte German Cepa (viticultura) Spanish Viinamarjasordid ET Cépage French Vitigno Italian セパージュワイン Japanese Сортно вино MK

Responsive image

Responsive image