Volkskammer | ||
---|---|---|
parlamento | ||
Komenco | 1949 vd | |
Fino | 1990 vd | |
Antaŭe | Germana Popola Konsilio vd | |
Lando(j) | Germana Demokratia Respubliko vd | |
Sidejo | Palast der Republik | |
La Volkskammer ("Popola ĉambro") estis la parlamento de la socialisma ŝtato Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ĝis la unua libera parlamenta baloto de la 18-a de marto 1990 temis pri ŝajna parlamento sen demokratia legitimiĝo kaj sen la parlamentaj rajtoj kutimaj en demokratiaj ŝtatoj. Fakte la Volkskammer ĝis tiu libera baloto estis rega instrumento de la ŝtata partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED).