Volskoj | |
---|---|
etno | |
Italikoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Volscian | |
La volskoj (en latino volsci) estis popolo de la antikva Italio kiu okupis la centro de la duoninsulo kaj ludis gravan rolon en la historio de la Antikva Romo, partikulare rilate al la komenco de la Romia Respubliko. En sia epoko ili loĝis en parte monteta, parte marĉeca distrikto de la sudo de Latio, limigita de Aŭrunkoj kaj Samnitoj sude, Hernikoj oriente kaj etende el Norba kaj Cora norde al Antium (moderna Anzio kaj Nettuno)[1] sude.[2] Rivaloj de Romo dum kelkaj centoj da jaroj, iliaj teritorioj estis kaptitaj de kaj asimilitaj en la kreskanta romian respublikon ĉirkaŭ 300 a.K. La unua imperiestro de Romo nome Aŭgusto Cezaro estis de volska deveno.
La Volskoj parolis Volskan, nome sabela lingvo de la italika lingvaro, kiu estis pli proksime rilata al la oska lingvo kaj al la umbra lingvo en la osk-umbra lingvaro, kaj pli dista for el la Latino, de la latin-faliska lingvaro.[3]
Ĉefaj setlejoj estis Velitrae (moderna Velletri), hejmo de la prauloj de Aŭgusto Cezaro, Antium, la historia ĉefurbo (moderna Anzio, fondita legende de Antias, filo de la sorĉistino Circo kaj de Odiseo), Satriko, Ecetra, Arpino (patrio de Cicerono kaj de Kajo Mario), Fregelas, Sora, Anxur (moderna Terracina), Privernum (Príverno), Suessa Pometia, konkerita de Tarkvino la Superba kaj Apíola, detruita de Tarkvino Priskuso.[4]