Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Wolbachia

WolbachiaVolbaĥio estas genro de bakterioj, kiuj parazitas krabojn, ĥeliceruloj (Chelicera), kaj precipe la insektojn, sed ankaŭ kelkajn fadenvermojn. Laŭ kalkuloj, ĉ. 18-30% de la insektoj estas infektita. La infektado de Wolbachia okazas tra la ovoĉelo en la mastrobesto.

La volbaĥio-specioj povas transformi la bestojn konvene al siaj bezonoj, ili kapablas do ekz.:

Pro la supre menciitaj, la volbaĥio-specioj baze influas la populacio-dinamikon de la insektoj kaj eĉ do influas ties evoluon.

Masklo de azia vulpopapilio. En tiu specio, la infektado mortigas la masklojn dum la pup-stadio, tiel la plenkreskaj masklaj papilioj estas maloftaj.

Volbaĥia infektado okazas ankaŭ en la fadenvermoj, inter alie en la specioj de la afrika Onchocerca, kiuj estas la plej gravaj infektaj bestoj de la homo kaj bovo en la tropika Afriko. Tion oni povas trakti per uzo de antibiotikoj, ĉar la rilato inter la bakterio kaj vermo estas simbioza.

Laŭ sciencaj publikaĵoj de 2007, la volbaĥio eĉ transdonas genojn al la insektoj (oni trovis tutan genomon en la Drosophila ananassae, laŭ Science).


Previous Page Next Page






ولبخية Arabic ولبخيه ARZ Wolbachia Catalan Wolbachia pipientis German Wolbachia Greek Wolbachia English Wolbachia Spanish Wolbachia EU Wolbachia Finnish Wolbachia French

Responsive image

Responsive image