Zuavo (france zouave) estis infanteriano de francaj nord-afrikaj regimentoj, fonditaj en la 1830-aj jaroj. Ilia origino estas el Alĝero. Kaj ilia nomo kaj ilia uniformo etendiĝis inter la armeoj de Usono, Papa ŝtato, Hispanio, Brazilo kaj la Otomana Imperio. Kiel zuavoj servis ĉefe nord-afrikanoj kaj parte ankaŭ kontraktintaj francoj.
Zuavoj partoprenis multajn militojn de Francio, inter ili la Krimean militon (1853-1856), la Unuan kaj la Duan mondmilitojn.