Municipo Zuidhorn | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Zuidhorn | Blazono de municipo Zuidhorn | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Westerkwartier | |
Ĉefloko | Zuidhorn | |
Areo - Tero - Akvo |
128,37 km² 125,6 km² 2,76 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
18.470 (1-a de januaro 2006) 147 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)53.256.4Koordinatoj: 53° 15′ N, 6° 24′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N355 (Friesestraatweg) | |
CBS-municipokodo | 0056 | |
Telefona kodo | 0594 | |
Poŝtkodo | 9800–9809, 9830–9849, 9880–9889 | |
Oficiala retejo | http://www.zuidhorn.nl/ | |
Zuidhorn (53° 15′ N; 06° 24′ E Mapo) (loĝantoj je la 1-a de januaro 2006: 18.470, fonto: CBS) estas vilaĝo kaj antaŭa municipo en la provinco Groningen Nederlando.
La antaŭa municipo ekestis je la 1-a de januaro 1990 post kunfandiĝo de kvar municipoj Aduard, Grijpskerk, Oldehove kaj Zuidhorn. Ĉi tiuj kvar municipoj ankoraŭ troviĝas sur la komunuma flago, ĉe kiu kvar verdaj 'cignoj' figuras por la kvar antaŭaj municipoj. La municipo estas parto de la COROP-areo Cetera Groningen.
La antaŭa municipo geografie kaj ekonomie estas parto de la Westerkwartier kaj de origine estis celdirektita precipe al la agrikulturo. Pro la kuniĝo al la vojligo (N355) kaj trajnligo inter Groningen kaj Leeuwarden, la kreskiĝinta (aŭto)moveco, la malkresko de la nombro de laborlokoj en la agrikulturo kaj de la provinco Groningen indikado de la vilaĝo Zuidhorn kiel kreskocentro (post 1960) la municipo pli kaj pli fariĝis navedula municipo celdirektita al la urbo Groningen. La vilaĝo Zuidhorn pro tio relative pli forte kreskis ol aliaj centroj en la areo kaj la loĝantoj estas relative pli alte instruitaj. Zuidhorn estas relative prospera municipo, ankaŭ ĉar oni trovis tergason kaj taŭgan tertavolon por la deponado de ĉi tiu gaso norde de la vilaĝo Grijpskerk, kio estis kaŭzo por la Nederlanda Nafto Kompanio NAM por ekspluadi ĉi tiun tergaskampon kaj la konstruo de rezervujo por la kompenso de mallongaj pinthoroj en la gasuzado.
Inter la antaŭa municipo situas la malnovajn kulturpejzaĝoj Middag kaj Humsterland, ankaŭ kune indikata kiel Middag-Humsterland. Ĉi tiu areo situas norde de la vilaĝo Oldehove kaj estas la plej malnova kulturpejzaĝo de Okcidenta Eŭropo.