4-hiperkubo | |
Figuro de Schlegel | |
3D projekcio de 4-hiperkubo kun turnado ĉirkaŭ ebeno kiu dusekcas la figuron de antaŭo-maldekstro al malantaŭoo-dekstro kaj de supro al fundo. Klaku por rigardi turnantan bildon | |
3D projekcio de 4-hiperkubo kun duopa turnado ĉirkaŭ du perpendikularaj ebenoj. Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Regula plurĉelo Hiperkubo |
Vertica figuro | (3.3.3) |
Simbolo de Schläfli | {4,3,3} {4,3}x{} {4}x{4} {4}x{}x{} {}x{}x{}x{} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 16 |
Lateroj | 32 |
Edroj | 24 kvadratoj {4} |
Ĉeloj | 8 kuboj (4.4.4) |
Geometria simetria grupo | B4, [3,3,4] |
Propraĵoj | konveksa |
Duala | 16-ĉelo |
En geometrio, la 4-hiperkubo aŭ 8-ĉelo estas plurĉelo, la kvar-dimensia analogo de la tri-dimensia kubo. La 4-hiperkubo rilatas al la kubo simile al tio kiel la kubo rilatas al la kvadrato. La 4-hiperkubo estas konveksa regula plurĉelo kies rando konsistas el 8 kubaj ĉeloj.
Ĝeneraligo de la kubo al diversaj dimensioj estas hiperkubo.