ABZ de Amo... (dane : Kærlighedens ABZ) estas enciklopedio pri la seksuma vivo, verkita en la dana lingvo de la seksologo Sten Hegeler (naskita en 1923) kaj de lia edzino Inge (1927 – 1996), kun desegnaĵoj de Eiler Krag.
La originala eldono aperis en 1961 ĉe Chr. Erichsens Forlag (Kopenhago). En 1972 la dana eldonisto Torben Kehlet publikigis esperantan tradukon de Ib Schleicher kaj Aŭgust Weide.
Oni konsideras tiun libron grava verko por la seksa revolucio de la jaroj 1960-1970. La aŭtoroj traktas ĉiujn aspektojn de la seksuma vivo kun granda relativismo kaj morala neŭtraleco: precipe specialaj agoj kiel anusa seksumado, masturbado, midzado, k.t.p. ; aŭ diversaj seksaj orientiĝoj kiel samseksemo, pederastio, zoofilio, k.t.p.