Epistola de Toleratia | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | John Locke |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1689 |
Ĝenro | eseo |
A Letter Concerning Toleration (Letero pri toleremo) de John Locke estis verko origine publikigita el 1689 ĝis 1690. Ties dekomenca publikigo estis en Latino, kaj ĝi estis tuj tradukita en aliajn lingvojn. Tiu verko de Locke aperis meze de timo ke romkatolikismo povus iĝi dominanta super Anglio, kaj respondas al la problemo de religio kaj politiko proponante religian toleremon kiel respondo. Tiu "letero" estis adresita al anonima "Honored Sir": tiu estis fakte la amiko de Locke nome Philipp van Limborch, kiu publikigis ĝin sen kono de Locke.[1]
Tiu verko proponas la esencan ideologisn fundamenton por lia politika teorio eksponita tiutempe en Two Treatises of Government. Ĝi dividiĝas en: "La dimensioj de la libereco" "El toleremo al religia libereco", "La protestantaj eklezioj", "La filozofia defendo de la libereco", "La Anglia afero" kaj "La Letero pri toleremo" mem. La verko kontraŭas la ideojn kiujn Thomas Hobbes eksponas en sia verko Leviathan; kontraŭ de la defendo de la religia unuformeco de Hobbes, Locke konsideras, ke la religia diverseco povas utili kiel elemento kiu garantias la socian pacon, kiel mekanismo kiu evitu insurekciojn kontraŭ la registaro.