Abraham, hebree אֲבִירָם / אַבְרָהָם Avraham / Aviram, denaske אַבְרָם Avram aŭ Abram, aramee ܐܒܪܗܡ Abrohom, esperantlingve Abrahamo,[1] estis la unua biblia patriarko, respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo, laŭnome Abrahamaj religioj. Laŭ la biblia libro Genezo, Dio diris al Abraham, ke li eliru el sia lando, Ur el Ĥaldeo, kaj iru al la lando Kanaana. Dio promesis al Abraham, ke "Mi faros vin granda popolo," kaj, ke Li benus Abrahamon kaj grandigus lian nomon. Al Abraham naskiĝis ok filoj: Iŝmael de Hagar, la dua edzino de Abraham kaj origine la sklavino de lia unua edzino Sara, Isaak de Sara, kaj ses aliaj de lia tria edzino Ketura. Iŝmael estas rigardata kiel prapatro de la araboj, kaj Isaak same por la hebrea nacio, nome judoj.
Dio provis Abrahamon kaj ordonis al li, ke li oferdonu sian filon (Isaakon laŭ Judismo kaj Kristanismo, Iŝmaelon laŭ Islamo). Abraham malfeliĉis pro tio, sed volis fari tion, kiun Dio ordonis al li. Dio vidis lian fidon kaj haltigis lin antaŭ la faro. Anstataŭe li ordonis al li ke li oferbuĉu ĉu ŝafon ĉu kapron apudan, kio poste iĝis kialo por festo de islamanoj (Eid ul-Adha).
La historio de Abraham troviĝas en la biblia libro Genezo. Abraham pritraktiĝas multloke ankaŭ en la Korano, kie li nomiĝas ankaŭ Ibrāhīm laŭ la arablingva vorto ابراهيم.
Li estas konsiderataj kiel patro de la popolo (prapatro), iel metafore de la homaro.