En evolua biologio, Adapta radiado estas procezo per kiu organismoj diversiĝas rapide al multajn novaj formoj, ĉefe kiam ŝanĝo en la medio faras novajn resursojn disponeblaj kaj malfermas novajn mediajn ekologiajn niĉojn.[1][2] Komence el ĵusa sola praulo, tiu procezo rezultas en speciigo kaj fenotipa adaptado de gamo de specioj montrantaj diferencajn morfologiajn kaj fiziologiajn trajtojn per kiuj ili povas ekspluati gamon de diverĝaj medioj. [2]
Adapta radiado, nome karaktera ekzemplo de kladogenezo, povas esti grafike ilustraciata kiel "arbusto", aŭ klado, de kunekzistantaj specioj (ĉe la arbo de vivo). [3]