Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Adiro

Cirila A

Adiro (ruse а́канье [Akanje]) estas termino por priskribi en la rusa lingvo nedistingeblon de /a/ kaj /o/ en neakcentitaj pozicioj. Neakcentitaj aperoj de /o/ estas prononcataj kiel alofonoj de /a/ — ekzemple, en la vorto молоко (ĉiuj tri literoj estas „o“) la prononco estas [məlʌ'ko] (laŭ IFA).

Krom la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa lingvo,[1] adiro estas specifa por la belorusa lingvo, en kiu ĝi estas ankaŭ fiksata skribe, kontraste al la rusa. Adiro renkonteblas en dialektoj de la bulgara: ekzemple, en la dialekto de Zlatograd (nur en antaŭakcentita silabo: ag'niŝte anstataŭ og'niŝte, da'bre anstataŭ do'bre ktp.).

Komencantaj lernantoj de la rusa estas ofte mirigitaj de adiro, kiu malhelpas lerni skriban formon de multaj vortoj. Ĝenerale la rusa skribsistemo estas fonema kaj morfofonema, kaj adiro krude rompas regulecon de tiu sistemo. Hezitemo inter а kaj о en neakcentitaj pozicioj konsistigas oftan problemon de lernejanoj en ruslingvaj mezlernejoj. Tiun problemon preskaŭ ne havas loĝantoj de kelkaj nordaj regionoj (Arĥangelska, Vologda kaj aliaj provincoj), kie nordaj dialektoj kun odiro ankoraŭ konserviĝis, — ili povas skribi tiel, kiel ili fakte prononcas en ĉiutaga vivo.

Vaste disvastiĝinta (kaj norma en literatura lingvo: en televido, radio ktp.) adiro kaŭzas por ruslingvanoj problemojn ankaŭ dum lernado de Esperanto. Neakcentita -o en radikoj kaj finaĵoj de Esperantaj vortoj tre ofte sonas kiel variaĵo de /a/, eĉ en parolo de spertaj rusaj esperantistoj (eĉ ekzistas pri tio popularaj en Esperanta medio mokŝercoj pri rusoj: „banege!“ ka.).

Krom nedistingo de neakcentitaj /a/ kaj /o/ la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa ne distingas neakcentitajn /i/ kaj /e/ (tamen ne tiel en peterburga prononca normo).

  1. Katherine Margaret Crosswhite "Vowel Reduction in Russian: A Unified Account of Standard, Dialectal, and 'Dissimilative' Patterns" (angle: "vokalreduktiĝo en la rusa: unuiĝinta priskribo de normaj, dialektaj kaj aliaj modeloj") Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine 2000: Universitato de Roĉestro, University of Rochester Working Papers in the Language Sciences, 1-a eldono, paĝoj 107 ĝis 172 angle

Previous Page Next Page






Akanye AZ Аканне BE Аканьне BE-X-OLD Akání Czech Akanye English Այախոսություն HY Akan'e Italian Akan'e LMO Акање MK Akanie Polish

Responsive image

Responsive image